- instigi, persvadi, atingi, tiamaniere, ke la objekto de la verbo agu laŭ la tuje sekva verbo
 | Ekzemploj |
- igi la aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo. (L.L. Zamenhof)
 | Rimarkoj |
- La diferencoj inter igi kaj fari estas:
- ke igi neniam signifas krei aŭ produkti,: la tajloro faris (ne: igis) al mi veston;
- ke fari neniam havas infinitivan objekton; ekzemple, oni ne diru: Io faris rapide bati ĝian koron, sed Io igis rapide bati (...);
- ke fari kun objekta predikativo egalas ĝuste al igi esti; ekzemple, la frazo "Tio igis la homon esti singarda" egalas la frazon "Tio faris la homon singarda".